Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

Kunrespondecigi registarojn pri Esperanto - ĉu ni volas? ĉu ni povas? kiel?

16/01/2015 00:44

La titolo supre, jen taŭga kaj urĝa temo por naciaj aŭ monda kongresoj de Esperanto. Kial ne? Post la propono de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) - vidu la tutan tekston ĉi-sube - sendita en junio/2014 al Universala Esperanto Asocio (UEA), jam malfruas la ekdebatoj de la esperantistaro ĉirkaŭ tiu specifa temo, ĉu ĉe la kongresoj, ĉu ĉe aliaj forumoj. De tiuj debatoj dependas la stariĝo de kohera politiko fare de niaj organizaĵoj pri la rilatoj de la E-movado kun la naciaj registaroj. Ĉu ni ne necesas tion? Kial tion ni ne amplekse debatas? 

Se, hazarde, mankas scio eĉ pri la citita propono, ekzemple, jen ni montras ĝian tekston, simpatie ricevita de la nuna UEA-prezidanto, kiu certe iam eĥos ĝin (la apero de "esperanto-en-brics-landoj@yahoogroups.com" estas la unua eĥo)

"Propono de Brazila Esperanto-Ligo (BEL)

al Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Sinjoro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio,

Laŭ tio, kio estas publikigita de la revuo Brazila Esperantisto n-ro 346 de septembro/2013 kaj de la retejoj www.esperanto.org.br kaj www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com, Brazila Esperanto-Ligo (BEL) transdonis al la registaro de Brazilo en la 19-a de junio/2013 (ĉemane) kaj en la 12-a de septembro/2013 (ree perpoŝte) Malfermitan Leteron (vd. aneksaĵon), kiu enhavas du peticiojn kaj projekton al la registaro. Al tiu letero estas aneksitaj: 1-e La rezolucioj de Unesko favore al Esperanto (1954 kaj 1985); 2-e Manifesto de Prago de la Movado por la Internacia Lingvo Esperanto; 3-e La broŝuro "Malkovru Esperanton" kaj 4-e La projekto Laborgrupo Esperanto ("Ĉelo-projekto").

Ekde tiam okazadas evoluoj de tiu ago, kiel la transsendo de la letero farita de la Prezidantejo de la Respubliko al la Ministerio pri Edukado, kaj niaj klopodoj, kun apogo de politikistoj, por ke subteniĝu la dialogo inter esperantistoj kaj la publikaj agentoj.

Ni emfazas, ke la letero implicas sisteman agadon de la Esperanto-movado, precipe pritraktantan la rilatojn inter Esperanto kaj registaroj. Admoninte, ke la registaro de la lando ekalprenu minimuman respondecon pri Esperanto (kiel posedaĵo de la homaro kaj rimedo, disponebla kaj demokratia, por internacia komunikado), kaj petinte, ke tiu registaro pionire proponu al aliaj registaroj fari la samon, brazilaj esperantistoj indikas, ke similaj peticioj estas farataj de alilandaj esperantistoj al siaj registaroj. Tio estas, en nia propono estas antaŭsupozite, ke aliaj registaroj ĉirkaŭ la mondo estas/estos instigitaj samdirekten, almenaŭ en proksimume 70 landoj, kiuj havas landajn asociojn almembrigitajn al UEA.

Jen venas la propono de BEL al UEA. Por pligrandigi la eblecon, ke tiu iniciato sukcesos en Brazilo, kaj por ke ĝi nasku sinergion favore al la tuta Esperanto-movado, ni proponas, ke UEA konduku al ĉiu Landa Asocio tiun ideon pri la esperantistoj peticii al la registaroj de siaj respektivaj landoj, laŭ la ekzemplo de la brazila iniciato kun taŭgaj lokaj adaptigoj.

En la brazila kazo tio, kio estis intencita kiel la komenco de la procezo, estas, ke la registaro kreu laborgrupon, formita de funkciulaj esperantistoj, kiuj estus invitotaj asesori la Ministerion de Edukado en produktado de publikaj politikoj pri la instruado de Esperanto. En aliaj landoj tamen oni povas proponi tion, kio al la lokaj esperantistoj ŝajnas farebla, tiamaniere, ke startiĝu/plivastiĝu la procezo de formaligo de la instruado de Esperanto.

Tiu estas la propono, perfekte ĝustigita al la areo Kunordigo de la Strategia Laborplano 2013/2017 de UEA. Artikolo titoligita "Esperanto kaj registaroj - Unu defendo", publikigita en la 14-a de aprilo/2014 en la retejo www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com, alvokas la esperantistaron pripensi serioze kaj sentime tiun agadkampon.

Kiel simpla unua paŝo ni proponas peti de la landaj asocioj adapti la brazilan Malfermitan Leteron al la registaroj de siaj landoj, ĉefe ĉar la plimulto de tiuj landoj certe subskribis kiel Brazilo la rezoluciojn de Unesko. La ĉefdelegitoj de UEA povas grave roli en tiu paŝo kaj same la revuo Esperanto, en kiu povas aperi la originala letero kaj aliaj instrukcioj kaj niaj evoluoj, estante grava ilo por kunordigi kaj kunigi niajn asociojn kaj membrojn. BEL estas je dispono por helpi je tiu kunordiga agado de UEA.

Nome de la brazila movado kaj respektoplene,

Evandro Ferreira de Avellar 

Prezidanto - Brazila Esperanto-Ligo"