Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

Por Paco kaj Sekureco kaj por plia proksimigo de la junularo cxe la registaroj

07/05/2015 11:53

Teksto: Fernando Maia

Kadre de la UN-rilata junularorganizara laborgrupo IKRJO (ICMYO), la junulara organizo UNOY Peacebuilders lanĉis peticion direktitan al la Sekureca Konsilio de UN por akiri pere de ĝi pli da spaco kaj proksimigo por la junularo en la decidoj kaj aferoj pri Junularo, Paco kaj Sekureco. TEJO, kiu cetere fariĝis unu el la sep membroj de la "taskforto" de IKRJO por la periodo 2014-2015, agas partnerece kun UNOY Peacebuilders per disvastigo kaj provizo de tradukoj. TEJO-membroj jam aperigis tradukojn en Esperanton, la portugalan, la ĉinan kaj la francan, ĉiuj akceptitaj de UNOY Peacebuilders, kiuj cetere elektis Esperanton kiel sian duan laborlingvon en tiu peticia agado. Tiu estas malofta okazo en kiu neesperantista organizo akceptas agadi oficiale pere de la internacia neŭtrala lingvo kaj agnoskas la gravecon uzi aliajn naciajn lingvojn krom la angla.

La peticio okazas pro tio, ke ekzistas pli ol unu miliardo da junuloj ĉirkaŭ la mondo, el kiuj proksimume 600 milionoj vivas en konflikto­tuŝitaj areoj, sed malgraŭ tio al la junularo ne estas donita la ŝanco por engaĝiĝo ĉe decidantoj pri aferoj de paco kaj sekureco. Ĉar la Sekureca Konsilio povas ludi gravan rolon en la kreo de spaco por signifa partopreno de junularo, ili kunvokis mondan junularon kaj junularapogantojn subskribi la peticion. Tion oni povas fari ĉi tie: https://www.change.org/p/united-nations-security-council-adopt-a-resolution-on-youth-peace-and-security .

Tial favore al la junularoj kaj ankaŭ pro tio favore al Esperanto esperantistoj kaj ties kontaktoj estas alvokataj subskribi, se konsente, la menciitan peticion. Por kontroli la disvastiĝon de tiu agado TEJO kreis la jenajn kradvortojn: #peacethroughyouth #pacoperjunularo kaj #esperantoporpaco. Oni rajtas ilin uzi en komentarioj kaj disvastigante la peticion en siaj sociaj retoj.